Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eluzitaj ĉinaj bicikloj estis senditaj al Birmo
2019-07-23

Eluzitaj ĉinaj bicikloj


Rapide disvolviĝis merkato pri bicikloluado en diversaj ĉinaj urboj. En malpli ol du jaroj, preskaŭ 30 milionoj da kunluaj bicikloj aperis en ĉinaj urboj. Tamen, pro la alta kosto de reutiligo, eluzitaj bicikloj estis transportitaj al antaŭurboj. Kelkaj estis forlasitaj kiel rubaĵoj, kaj aliaj eĉ estis bruligitaj.


Tamen iuj ŝanĝis la rubaĵojn en trezorojn.


Fondinto de LessWalk Mike Than Tun Win


Birma junulo Mike Than Tun Win fondis la neprofitcelan organizon LessWalk en la komenco de la kuranta jaro. Ĝi aĉetis 10 000 biciklojn el ĉinaj kompanioj pri bicikloluado, ilin renovigis kaj donacis al birmaj lernantoj.


Mike diris: "Lesswalk signifas malpli da piedirado."


Infanoj piediras al lernejoj.


En birmaj vilaĝoj, piediri al lernejoj estas tre ofta afero. En pluvaj tagoj, estas malfacile piediri kun netaŭgaj ŝuoj sur kotaj vojoj.


Ĉirkaŭ 55% de la birmaj infanoj vivas en malriĉeco. Multaj familioj ne povas pagi 15 000 kyat-ojn (ĉ. 9,95 usonaj dolaroj) ĉiumonate por edukado de sia infano, do kiel ili povus aĉeti decajn veturilojn?


Mike naskiĝis en Birmo kaj li tiel vizitis lernejon dum sia infaneco.


Ĉe unu flanko estas malŝparo pro abundo de resursoj, dum ĉe la alia flanko mankas sufiĉe da resursoj pro malriĉeco. Pro tio li havis la ideon fondi la organizon LessWalk.


Infanoj en antaŭurbo de Jangono biciklas.


Mike aĉetis eluzitajn biciklojn kontraŭ po 15 usonaj dolaroj, kaj la totala elspezo por ĉiu biciklo estas preskaŭ 35 usonaj dolaroj. Subtenantoj pagis duonon de la elspezoj, kaj la alian duonon pagis li mem.


La unuaj bicikloj estis donacitaj al 13-18-jaruloj, kies hejmoj estas malproksimaj de lernejoj.


Etaj seĝoj estis aldonitaj al la bicikloj, por ke la lernantoj kunportu junajn fratojn aŭ fratinojn al lernejoj.


En la fino de aprilo, la unuaj 3 300 bicikloj atingis Birmon. En junio aliaj 1 000 bicikloj estis senditaj al Jangono.


Pro la bicikloj, unu-hora vojaĝo al lernejoj estas mallongigita al la 15-minuta. Antaŭe, lernantoj devis ellitiĝi je la kvina horo matene kaj piediri du horojn tra montaro, nun ili ne necesas ekiri tiel frue.


Mike esperas, ke en la estonteco li povos donaci pli da bicikloj al malriĉuloj en Laoso, Kamboĝo kaj aliaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio