Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio prezentis 5G-projekton al Internacia Unio pri Telekomunikado
2019-07-22


La 17-an de julio, en Búzios, Brazilo, finiĝis la 9-taga 32-a Kunveno de WP 5D de la Internacia Unio pri Telekomunikado.  Reprezentantoj el tutmondaj administraj departementoj, rilataj entreprenoj pri produktado kaj funkciigado de telekomunikado kaj esploraj institucioj partoprenis en la kunveno kaj diskutis pri kandidataj projektoj por tutmondaj normoj de 5G. Ĉina delegacio ĉeestis la kunvenon kaj submetis sian projekton.


Xu Xiaoyan, estro de la ĉina delegacio, diris, ke ĉina projekto pri la 5G-a teknologio esprimas ĉinan komprenon pri la 5G-a teknologio. Ĝi ne nur konsideras integrecon kaj avangardon de la 5G-a teknologio, sed anakŭ konservas tutmondajn unuigitajn normojn kun la Tria Generacia Partnereca Projekto kiel kerno, spegulante la komunajn interesojn de la industriaj rondoj ĉinaj kaj tutmondaj. La rezultoj de ĉina teknologia pritaksado montras, ke la ĉina projekto povas plenumi la postulojn pri teknikoj kaj indicoj difinitaj de la Internacia Unio pri Telekomunikado.


La Internacia Unio pri Telekomunikado planas oficiale anonci projekton pri la 5G-a teknologio, laŭ rezultoj de postaj taksado kaj kunordigo, en sia 35-a kunveno en junio 2020.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio