Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Huawei subskribis pli ol 50 kontraktojn pri komercado de 5G-teknologio tutmonde
2019-07-22


La 18-an de julio, Chen Lifang, direkciano de ĉina kompanio Huawei kaj estro de ĝia fako pri publika kaj registara aferoj, deklaris en Bruselo, ĉefurbo de Belgio, ke Huawei jam subskribis pli ol 50 kontraktojn pri komercado de 5G-teknologio tutmonde, inter kiuj 28 estas el Eŭropo. Ŝi diris, ke en la unuaj 5 monatoj de 2019, la kompanio jam vendis 100 milionojn da poŝtelefonoj, atingitajn je 50 tagoj pli frue ol en la pasinta jaro.


Samtage, Chen diris en rond-tabla kunsido kun raportistoj de pli ol 10 amaskomunikiloj, ke la eŭropa diskuto pri sekureco de 5G-interreto estas racia, kaj tiu de la usona registaro estas nelogika. Kvankam Huawei estas starigita en Ĉinio, multe da ekipaĵoj kaj pecoj de la kompanio venas el Eŭropo, Usono, Japanio kaj aliaj landoj.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio