Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel bovobredado en sudokcidenta Ĉinio solvas ekologian problemon?
2019-07-18

La gubernio Fengdu siduas en la urbo Chongqing, en sudokcidenta Ĉinio, kaj estas ĉe la rivero Jangzio. En 2002, bovobredado komenciĝis en Fengdu. Komence, kamparanoj bredis bovojn por terkulturo. Pro malbona ekonomia kondiĉo, kelkaj familioj kune bredis unu bovon. Poste, la loka registaro donis al kamparanoj malgrandsuman prunton seninterezan, celante kuraĝigi ilin bredi bovojn por altigi enspezojn. Ĝis la fino de 2018, en Fengdu jam estis entute 157 mil bovoj.


Granda bovobredejo en Fengdu


Bovobredado riĉigas kamparanojn, tamen ĝi ankaŭ kaŭzas problemojn: unu bovo produktas 25-30 kg. da fekaĵoj tage, do en la tuta gubernio aperas pli ol 4 000 tunoj da bovfekaĵoj en unu tago. Se oni ne traktas ilin ĝustatempe, ili poluas grundon kaj akvon. Fengdu situas en la supra baseno de la rivero Jangzio kaj en regiono de la akvokonservejo Tri Gorĝoj, sekve la kvalito de loka akvo efikas sur la sanon de kelkcent milionoj da homoj en la meza kaj malsupra basenoj.


Vilaĝanoj memoras, ke inter la jaroj 2007 kaj 2010 bovobredado rapide kreskis. Bredistoj okupiĝis nur pri pligrandigo de nombro de bovoj, kaj neglektis poluon. Nur malgranda parto de la fekaĵoj estis uzata kiel sterko, kaj la aliaj fekaĵoj altiris multajn moskitojn kaj muŝojn. Tiam en la vilaĝo ĉie fluis malpura akvo kaj malbonodoris. 


En 2011, Fengdu proponis konstrui “Centron pri Bovoj en Ĉinio”. Ekde tiam, la loka registaro pli kaj pli klopodas por regi poluon kaŭzitan de bovobredado.


En 2016, estis konstruita, apud granda bovobredejo, fabriko de organika sterko. La bovobredejo havas ĉirkaŭ 5 000 bovojn. En la bredejo estas aŭtomata sistemo, kiu regule kolektas bovfekaĵojn, kaj poste veturilo transportas ilin al la apuda fabriko. En la fabriko, per novaj teknikoj, fermentado kaj senpoluigo de bovfekaĵoj povas finiĝi en 24 horoj, post 5-6 tagoj organika sterko estas preta.



Krom bovobredado, bredistoj ankaŭ kolektas bovajn fekaĵojn kaj vendas ilin al la sterkofabriko. La antaŭe senvaloraj fekaĵoj nun estas enspezigaj. Kaj aperis perantoj, kiuj profesie okupiĝas pri aĉetado kaj transportado de bovaj fekaĵoj. 


Post senpoluiga traktado kaj efika utiligo de la agrikulturaj rubaĵoj, la media problemo de la bredejo estas solvita. Fekaĵoj kaj eluzita akvo fariĝis sterko. “Tiu sistemo povas fundamente solvi la problemon pri rubaĵa poluado, kaj ni povas realigi ‘nul-ellason’ de bovfekaĵoj”, diris Wu Dongping, respondeculo de la fabriko.



Por familiaj bredejoj, estas pli fleksebla maniero por senpoluigo. En 2014, la registaro de Fengdu difinis tri areojn por bredado: malpermesata areo, limigata areo kaj taŭga areo. Baseno kun malalta altitudo estas rezervejo de akvofonto, do tie estas malpermesata areo; kaj alta montoflanko estas taŭga areo, kaj po 13,4 hektaroj povas viviteni 50 bovojn. “En la urbeto Baoluan estas ĉirkaŭ 9 000 bovoj, kaj ilia nombro facile atingas 10 000, sed ni devas limigi la nombron”, diris Yi Bo, oficisto de la registaro de Baoluan.


Biogasejo en vilaĝo


En vilaĝoj kie bovobredado koncentriĝas, vilaĝanoj kaj la loka registaro kune investis kaj konstruis biogasejon, kiu povas plenumi ĉiutagajn postulojn de ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĉefe pri kuirado kaj hejtado. La restaĵoj el biogasejoj povas esti uzataj kiel sterko aŭ por kreskigo de tervermoj kaj manĝeblaj fungoj. Vilaĝanoj reformis bredejojn, apartigis pluvan kaj eluzitan akvon, sekaĵojn kaj malsekaĵojn por eviti poluadon de tero kaj akvo pro miksado de pluvakvo kaj fekaĵoj. Bredisto Zhang Jinwei pli frue konsciis gravecon pri mediprotekto. Li diskonigis, ke por konformi al rilataj postuloj, la bredejoj konstruitaj post 2009 havas plenan aparataron por traktado de poluaĵoj, kaj la malnovaj bredejoj estis reformitaj. 


Zhang Jinwei, bovobredisto


"La nova bredejo, konstruita pasintjare, estas mia eksperimento, kiu liberigas nigran boveton kaj lasas ĝin moviĝi," tion aldonis la filo de Zhang Jinwei. Malsame ol la kutima ligita bredado en familia bredejo, ĝi donas pli da libero al bovoj. Kvankam tio longigas la kreskan tempon, tamen plibonigas guston de la bovaĵoj kaj igas ilin pli taŭgaj por mez- kaj alt-klasa merkatoj. 


La bovobredado de Fengdu evoluis dum 17 jaroj. Kamparanoj riĉiĝas kaj konscias la gravecon pri mediprotekto. Iama “rubaĵo” fariĝis valora resurso. Senĉese progresas bovobredistoj kaj bovobredado de Fengdu.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio