Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio refoje reduktis artikolojn de negativa listo pri merkat-eniro de eksterlandaj investoj
2019-07-17


Lastatempe, nova negativa listo pri merkat-eniro de eksterlandaj investoj en liberkomercaj eksperimentaj zonoj estis publikigita. Ĝiaj 45 artikoloj estis reduktitaj al 37. Por plue malfermi sian merkaton, Ĉinio starigos ses novajn liberkomercajn eksperimentajn zonojn kaj novan regionon de Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono.


Laŭ statistikoj, dum pli ol 5 jaroj post ekfunkcio de ĉinaj liberkomercaj eksperimentaj zonoj, la nombro de novaj entreprenoj superis 600 mil, kaj tiu de fremd-kapitalaj entreprenoj atingis preskaŭ 40 mil. Laŭ raporto de Ĉina Akademio pri Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro (ĈAIKEK), 171 ekzemploj de liberkomercaj eksperimentaj zonoj pri reformado estas disvastigitaj en la tuta lando. 


Zhang Jianping, vic-direktoro de Akademia Komitato de ĈAIKEK, diris ke posedi pli grandan aŭtonomecon pri reformado kaj novigado kaj plue larĝigi pordmalfermon helpos la liberkomercajn eksperimentajn zonojn esplori pli da ekzemploj kaj manieroj kopieblaj kaj disvastigeblaj, fariĝi ekzemploj pri reformado kaj pordmalfermo en la nova epoko kaj aldoni novan forton al ekonomioj ĉina kaj monda.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio