Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua serĉi-aplikaĵo "Young" por adoleskantoj de Ĉinio
2019-07-16


La 11-an de julio, "Young", la unua serĉi-aplikaĵo por adoleskantoj de Ĉinio, estis lanĉita de la kompanio Chinaso Inc.. La aplikaĵo povas bari malbonajn interretajn enhavojn, inkluzive de perfortaĵoj, pornografaĵoj, hazardludoj ktp.



Kun akompano de inteligenta roboto, la aplikaĵo "Young" povas serĉi taŭgajn enhavojn por adoleskantoj kaj trovi respondojn por iliaj demandoj. Ĝi povas ankaŭ rekomendi altkvalitajn enhavojn kiel retaj kursoj, videoj, animaciaĵoj, sport-ludoj, laŭ postuloj de uzantoj de malsamaj aĝo, sekso kaj intereso.


Krome, per inteligenta ilo, la aplikaĵo povas regi la tempon de retumado por protekti la okulsanon de adoleskantoj.


La aplikaĵo "Young" komencis prove funkcii en junio ĉi-jare, kaj ĝis nun ĝi estas elŝutita je pli ol 10 milionoj da fojoj.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio