Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis ĉina trajno en Kubo
2019-07-16

La 13-an de julio, la trajno desegnita kaj produktita de Ĉinio en la centra stacio de Havano (Fotis Zhu Wanjun de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La 13-an de julio, kun fajfo, la pasaĝera trajno desegnita kaj produktita de Ĉinio ekveturis de la centra stacio de Havano, ĉefurbo de Kubo. Tio signifas, ke ĉina trajno, eksportita al Kubo en majo 2019, oficiale ekfunkciis. Tio estas la unua fojo ekde 1975, ke Kubo aĉetas tute novan trajnon. 


La 13-an de julio, en Havano, ĉefurbo de Kubo, pasaĝeroj en la trajno desegnita kaj produktita de Ĉinio. (Fotis Zhu Wanjun de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La trajno haltis 6-foje laŭlinie kaj fine atingis Santiagon, la dua plej granda urbo de Kubo, matene de la 14-a laŭ la loka tempo. La tuta distanco superis 800 kilometrojn. 


“La ĉina trajno, kiu ekfunkciis hodiaŭ, kontribuas por modernigo de fervoja sistemo de Kubo,” diris Eduardo Hernandez, direktoro de la Fervoja Unio de Kubo. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio