Antikvaj lotussemoj reviviĝis post cent jaroj |
2019-07-10 |
La 7-an de julio, "100-jara" lotussemo, kiu estis elterigita de arkeologoj en Yuanmingyuan-parko de Pekino, unuafoje floris en la parko. En 2017, arkeologoj trovis 11 antikvajn lotussemojn en la parko. Oni supozas, ke la aĝo de tiuj lotussemoj estas almenaŭ cent jaroj. En majo 2018, ok antikvaj lotussemoj estis senditaj al la Instituto de Botaniko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj por kultivado. Inter ili, ses sukcese ĝermis kaj havis foliojn kaj radikojn fine de aŭgusto 2018. En aprilo 2019, kvar lotusoj estis plantitaj en la lotusa bazo de Yuanmingyuan-parko. La aliaj du daŭre restas en la instituto por plua esplorado. Post pli-ol-dumonata kultivado en la parko, unu el la antikvaj lotusoj ekfloris la 7-an de julio. Tio altiris multajn turistojn. Redaktoro: Han Xin Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |