Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio esploros Marson en 2020
2019-07-10

Marsa sondilo lanĉita en 2016


La 7-an de julio, en la Forumo pri Programar-difinita Satelito okazinta en Shandong, Ĉinio, Ouyang Ziyuan, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj ĉefa sciencisto pri lun-esplora projekto de Ĉinio, diris en sia raporto, ke Ĉinio esploros Marson en 2020. Laŭ Ouyang Ziyuan, ĉi-foja esplorado estos efektivigita per marsa satelito, surmarsigilo kaj marsa veturilo. Tiu lasta jam estas preta. Spertuloj pri spacoflugo diris, ke Ĉinio planas plenumi tri ĉefajn taskojn sur Marso en unu misio, nome "ĉirkaŭi", "surmarsiĝi" kaj "veturi", kio estos senprecedenca en la historio de spacoflugado.


Ouyang Ziyuan klarigis, ke la marsa esplorado temas pri jenaj tri laboroj: 


Unue, detekti informojn pri vivo sur Marso;


Due, esplori ontologian sciencon pri Marso celante akiri datumojn por studi Marson;


Trie, esplori la perspektivojn por grandskala enmigrado de homoj al Marso kaj starigo de la dua loĝejo por la homaro, tio utilos por la daŭripova evoluo de nia socio.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio