Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina universitato venkis en Roboto-Pokalo 2019
2019-07-09

Teamanoj de Zhejiang-a Universitato kunfotiĝis post la konkurso, la 7-an de julio 2019.


La 7-an de julio, la teamo sendita de Zhejiang-a Universitato refoje venkis en la finalo de robota futbalo en malgranda grupo en Roboto-Pokalo 2019 en Sidnejo, Aŭstralio. 


Roboto-Pokalo 2019 inkluzivas konkursojn de kvin disciplinoj: robot-futbalo, roboto por industrio, roboto por savado, hejma roboto kaj konkurso por adoleskantoj. Inter ili, konkursoj de robot-futbalo konsistas el konkurso de malgranda grupo, tiu de mezgranda grupo kaj tiu de homoida grupo.


Teamano de Zhejiang-a Universitato ekzamenis robotojn dum paŭzo de la konkurso en Sidnejo, Aŭstralio, la 7-an de julio 2019.


Laŭ raportoj, tio estas la kvara fojo por Zhejiang-a Universitato ĉampioniĝi en la robot-futbala konkurso de malgranda grupo. Krome, Pekina Universitato pri Informa Scienco kaj Teknologio fariĝis vic-ĉampiono de la konkurso de mezgranda grupo. Aliaj ĉinaj teamoj, kiel tiu de Tsinghua-Universitato, ankaŭ akiris bonajn rezultojn en la konkurso de homoida grupo.


Preskaŭ 2 000 homoj el preskaŭ 200 teamoj tutmonde partoprenis en ĉi-jaraj konkursoj.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio