Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio
2019-07-08

Feliĉan Esperanto-Tagon!


La 26-a de julio estis la dato en la jaro 1887 kiam L.L. Zamenhof, el Varsovio, aperigis sian unuan libron pri Esperanto, tiel lanĉante la tiam nomatan Internacian Lingvon al historio de konstanta uzo de tiu tago ĝis hodiaŭ. Esperanto-Tago, kiel ĝiaj parolantoj nun nomas ĝin, estas okazo retrorigardi al tiu kontinua historio kaj samtempe alrigardi la estontecon. Malakceptite de la Ligo de Nacioj en la 1920aj jaroj kaj ĝuante relative malmultan oficialan rekonon eĉ hodiaŭ, Esperanto estas iasence subgrunda movado.  


Ankoraŭ multaj homoj surpriziĝas ekscii, ke Esperanto-parolantoj nombras je centmiloj (eble eĉ milionoj) da aktivaj uzantoj, kaj ke la lingvo konstante evoluas kaj ekspansias ekde la tagoj kiam Zamenhof ĝin fondis per eta milvorta leksiko kaj kelketaj gramatikaj reguloj. Ĝi estas nun plena kaj kompleta lingvo, kiel pruvas ĝiaj parolantoj. UNESKO rekonas tion, kaj la revuo de UNESKO, UNESKO-Kuriero, aperas en Esperanto-eldono. 


Ĉi-jare, Esperanto-Tago koincidos kun la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto (kiu en la nuna jaro okazos en Finnlando). Kvankam temas pri la 104-a tia kongreso, iuj homoj estas plene mirigitaj kiam ili ekscias, ke Esperanto estas la sola lingvo en tiuj kongresoj, aŭ ke ekzistas miloj da libroj en Esperanto, aŭ ke Esperanto havas denaskajn parolantojn, aŭ ke pli ol du milionoj da homoj elŝutis la Esperanto-apon de Duolingo. 


Ni invitas vin aliĝi al ni en festado de tiu forto por mondaj paco kaj kompreniĝo, tiu movado kiu firme subtenas Unuiĝintajn Naciojn kaj ties Celojn por Daŭripova Evoluigo (argumentante por ili tra la tuta mondo, diskutante iliajn virtojn kaj mankojn en miloj da kunvenoj kaj konversacioj, senlace laborante por internacia komunikado. Feliĉan Esperanto-Tagon al la tuta mondo!


Junaj Esperanto-parolantoj laboras por la Celoj por Daŭripova Evoluigo


Delegacio de TEJO, la organizaĵo de junaj Esperanto-parolantoj, partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonn, Germanio, de la 2-a ĝis la 4-a de majo. La aranĝon organizis Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado.  La Ĝenerala Sekretario de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) kaj la volontulino Manuela Burghelea reprezentis la organizaĵon.  La celoj de la festo estis subteni la plenumon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo tra la mondo, konekti homojn el pluraj kontinentoj kaj prezenti novajn, elstarajn projektojn.  


Pri la aranĝo, Tuŝka rakontas:  “Homoj tre entuziasmiĝis pri Esperanto, elŝutis la apon Duolingo por eklerni ĝin kaj petis informojn pri niaj interkontinentaj agadoj.  Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta.


“Estis sufiĉe multe da spaco por junaj homoj por kunkrei, diskutadi, kritike komentadi dum la evento. Mi esperas ke estontece ni sukcesos partopreni la aranĝon denove, kun pli granda delegacio de junaj esperantistoj.”  (TEJO Aktuale)


TEJO kongresos en Slovakio en julio


“Kontraŭ antaŭjuĝoj” estas la temo de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, organizita de la slovaka branĉo de TEJO, la monda Esperanto-junulara organizaĵo, de 28 julio ĝis 4 aŭgusto. Vi povas legi pri la kongreso ĉe https://ijk2019.tejo.org/ aŭ rigardi la videon ĉe  https://www.youtube.com/watch?v=cKx7yWsTbLo


Lingva simpozio emfazis la bezonon ne nur paroli sed aŭskulti


En mondo kie problemoj kaj ankaŭ solvoj fariĝas tutmondaj laŭ karaktero, ni devas lerni aŭskulti la mondon en ĉiu ties diverseco – en la lingvoj de ordinaraj homoj.  Jen unu el la ĉefaj konkludoj de la Jara Simpozio de la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu kunvenis en Novjorko la 9-an kaj 10-an de majo, 2019.


Aŭskulti, Paroli kaj Agadi en Multlingva Mondo estis la temo de la simpozio, kiu kunvenigis funkciulojn de UN, universitatanojn kaj lingvajn fakulojn tra du plenaj tagoj de prelegoj, referaĵoj kaj diskutoj. 


La lingva dimensio de la laboro de UN, diris la simpoziaj partoprenantoj, estas ofte neglektata aŭ senkomente akceptata – ne nur la formala uzo de la ses laborlingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) en UN, sed ankaŭ la interrilato de UN kun publiko kiu parolas eĉ milojn da diversaj lingvoj. 


Dudirekta konversacio estas lingva defio kaj ankaŭ lingva neceso, ĉar UN bezonas la fidon de ĉiuj partioj, inkluzive de la granda publiko kiun ĝi servas – kaj senpere kaj pere de siaj membraj ŝtatoj.


Simpoziaj partoprenantoj notis, ke la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres laboras por forigi la mankon de atento al lingvaj demandoj. “Multlingvismo estas esenca valoro de Unuiĝintaj Nacioj,” lastatempe asertis la Ĝenerala Sekretario – precipe en kunteksto en kiu la 17 Celoj de UN pri Daŭripova Evoluigo ne estas atingeblaj sen aktiva kunlaboro kaj kontribuado de ĉiu socia nivelo. 


 Tri ĉefparoladoj emfazis kontrastajn aspektojn de tiu ĉi demando. Thomas Ricento, profesoro pri edukado en la Universitato de Kalgario, Kanado, kaj specialisto pri aplika lingvistiko, atentigis pri miskomprenoj pri la naturo de lingvo – miskomprenoj kiuj povas konduki al malbone formulitaj lingvaj politikoj. Ambasadorino Narjess Saidane, de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio, sugestis, ke lingva malegaleco subfosas la mesaĝon de UN kaj kreas senton de malplivaloro inter tiuj kiuj estas devigataj adaptiĝi al siaj lingve pli potencaj najbaroj. 


Kontraste, la direktorino de internaciigo ĉe Facebook, Iris Orriss, montris al la fakto, ke Facebook larĝigas la gamon de lingvoj kiujn ĝi uzas, vastigante sian lingvan diversecon. Tiu malfermiteco al diverseco povus roli kiel utila modelo por UN, kiel diversaj partoprenantoj atentigis.


Inter la kontribuantoj al la programo en Novjorko estis ambasadoroj kaj iliaj reprezentantoj el Malio, Kanado, Portugalio, Hispanio kaj la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, plus stabanoj el pluraj sekcioj de UN.  


Subtenis la simpozion la Centro por Aplika Lingvistiko (Washington DC), Esperantic Studies Foundation, La Frankofonio, Universala Esperanto-Asocio, kaj aliaj. Birkbeck, University of London donis subtenon al paralela ateliero ĉe UN.


La Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj (www.languageandtheun.org) celas krei dialogon pri la lingva politiko de UN kaj pri ties uzo de lingvaĵo kaj lingvoj en interrilato kun siaj multaj publikoj. 


La venontjara simpozio okazos la 7-an ĝis la 9-an de majo en Novjorkurbo kaj en Princeton, Novĵerzeo, sub la titolo “Lingvo kaj migrado: Travivado kaj memoro.” Ĝin sponsoros interalie Universitato Princeton.  La alvokon por proponoj pri referaĵoj vi trovos ĉe https://piirs.princeton.edu/event/conference-language-and-migration-experience-and-memory


El Esperanto por UN (www.esperantoporun.org)

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio