Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rekta elsendo pri grandaj pandoj en Moskvo
2019-07-05


La grandaj pandoj Ruyi kaj Dingding el Ĉinio vekis vastan atenton de rusoj tuj post sia debuto en Moskvo.



Tamen rusoj havis "dolĉan ĉagrenon" -- ili ne povis facile viziti la grandajn pandojn. Tial la zoologia ĝardeno en Moskvo elpensis bonan ideon: fari rektan elsendon pri la grandaj pandoj per interreto. Ekde la 1-a de julio ok kameraoj en la pavilono de grandaj pandoj diurne elsendas pri la grandaj pandoj Ruying kaj Dingding, kaj en la retejo de la zoologia ĝardeno oni povas rigardi ilin kiam ili estas nutrataj kaj trejnataj.



Multaj rusaj retanoj estas kontentaj pri tio. Laŭ statistiko de la zoologia ĝardeno, la nombro de ĉiutagaj vizitantoj jam superis 50 mil.



"Estas amuze, eĉ kiam la grandaj pandoj siestas, la emo ilin rigardi ne malkreskas. Kompreneble, tio estas natura, ĉar ili estas ankoraŭ ĉarmaj eĉ dum sonĝo," diris la zoologia ĝardeno en Fejsbuko.



Ĉefo de la zoologia ĝardeno diskonigis, ke la interreta elsendo helpas la publikon pli bone koni grandan pandon. Ŝi diris: "Per interreta elsendo, oni povas observi ilin tagnokte. Ekzemple, kiel ili trovas la frandaĵon kaŝitajn antaŭe, manĝas fruktojn kaj ludas."


En la 29a de aprilo la du grandaj pandoj atingis Moskvon per aviadilo.


En junio la grandaj pandoj ekloĝis en la zoologia ĝardeno en Moskvo, kaj komenciĝis la 15-jara ĉin-rusa esplorado pri protektado de grandaj pandoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio