Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de Davos-Forumo
2019-07-02

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, lunde en la ĉina urbo Dalian. 


Li diris, ke la ĉina flanko volas profundigi partnerecon kun la Monda Ekonomia Forumo kaj plivastigi kunlaboron sur pluraj platformoj por kapti oportunojn de la nova industria revolucio, senĉese altigi la nivelon de la Somera Davos-Forumo, krei novan situacion por novaj ĉampionoj de la mondo, kune protekti multflankecon kaj liberan komercon kaj konservi malferman kaj inkluzivigan ekonomian sistemon de la mondo.


Schwab diris, ke la Monda Ekonomia Forumo sin dediĉas al atingo de la celoj de daŭripova disvolvado, donas grandan gravecon al kunlaboro kun Ĉinio kaj volas labori kune kun Ĉinio por altigi la nivelon de duflanka kunlaboro kaj pli bone servi al la disvolvado de Ĉinio.


(ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio