Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pintkunveno de G20: forta alvoko por plurflankismo
2019-07-02


La Pintkunveno de G20 en Osako finiĝis en la 29a de junio. La pintkunveno deklaris, ke G20 celas realigi liberan, justan, sendiskriminacian, travideblan, antaŭvideblan kaj stabilan medion por komerco kaj investado. G20 subtenas necesan reformon en Monda Komerca Organizo. Dum la pintkunveno, ŝtatestroj de G20 intense faris duflankajn kaj plurflankajn diplomatiajn aktivecojn. La pintkunveno fariĝis grava platformo por antaŭenigi plurflankismon kaj solvi problemojn, kaj donis fidon al la internacia komunumo.


Interalie, paroladoj kaj diplomatiaj agadoj de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la pintkunveno estas multe atentataj de internacia komunumo. Li anoncis, ke Ĉinio plue malfermos merkaton, aktive vastigos importadon, daŭre plibonigos komercan medion, plene efektivigos egalan traktadon, kaj vigle antaŭenigos ekonomian kaj komercan intertraktadon.


Rimarkinde, ke ĉina prezidanto Xi kaj usona prezidento Trump refoje renkontiĝis. La du estroj konsentas pri antaŭenigo de la ĉin-usonaj rilatoj surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco. Ili konsentas rekomenci ekonomiajn kaj komercajn interkonsiliĝojn surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. Usono ne plu postulos novajn tarifojn kontraŭ ĉinaj produktoj. La pozitiva signalo el la renkontiĝo kontribuas por mildigi la streĉecon de merkato.


En Osako, ŝtataj kaj organizaj estroj ofte esprimis subtenon al plurflankismo. Ĝenerala sekretario de UN António Guterres diris, ke la nuna internacia situacio estas en ŝlosila momento, la mondo alfrontas mankon de deziro por antaŭenigi plurflankismon kaj observi regulojn de leĝoj. Guterres esprimis, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj "Ok Agadoj" pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko kongruas kun "2063-Agendo de Afrika Unio" kaj la 2030-Agendo de UN por Daŭripova Evoluo, kaj ili kune helpas la disvolvadon de Afriko. Rusa prezidento Putin kritikis usonan unuflankismon kaj mankon de reguloj por konservi la mondan ordon, tio kaŭzas streĉecojn en kelkaj regionoj. Evidente, la plej forta alvoko dum la pintkunveno estas defendi plurflankismon kaj internacian ordon.


Kiam la monda ekonomio denove staras ĉe la vojkruciĝo, la pintkunveno de G20 esprimis sian sintenon al plurflankismo, malfermeco kaj kunlaboro. Kiel realigi tiujn rezultojn de la pintkunveno? Tio sendube altiros atenton de internacia komunumo. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio