Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Ekonomia Forumo 2019: enfokusiĝi denove al tutmondiĝo
2019-07-01


La Jara Kunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019 (ankaŭ nomata "Forumo de Somera Davos") okazis la 1-an de julio en Dalian, Ĉinio. Ĉi-jare la temo estas "Gvidado 4.0: Sukcesas en Nova Epoko de Tutmondiĝo."


La koncepto de "Nova Epoko de Tutmondiĝo" estis prezentita en la jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos en januaro. Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke ni eniras en novan epokon de tutmondiĝo, ni nomas ĝin Tutmondiĝo 4.0, kaj la Kvara Industria Revolucio formos la estontecon de tutmonda kunlaboro.



La organizantoj de la forumo diris, ke Tutmondiĝo 4.0 reprezentas gravajn ŝanĝojn de la tutmonda ekonomio. La ŝanĝoj estas influataj de mediaj defioj, regiona konkurenco, ekonomia malegaleco kaj teknologia subfosado. Ili postulas, ke ni adoptu novajn gvidajn kaj kunlaborajn metodojn por adaptiĝi al la nova epoko de tutmondiĝo. Por adaptiĝi al la nova epoko de tutmondiĝo, la forumo atentas ŝanĝon pri gvidado kaj prenas ĝin kiel la temon de la ĉi-jara kunveno.


La koncernaj programoj de la forumo inkluzivas "realigi teknikan gvidadon", "teni ekonomian gvidadon", "levi respondecan gvidadon" kaj "kultivi gvidadon de flekseblaj industrioj".


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio