Ĉinio unuafoje realigis elsendon de 8K-videoj per 5G-interreto |
2019-06-28 |
La 26-an de junio, en Ŝanhajo, inaŭguriĝis la Monda Kongreso pri Movebla Komunikado. Dum la tritaga kongreso, Ĉina Amaskomunikila Grupo starigis la alt-difinan interagan spertejon en pavilono. Tio estas la unua fojo por Ĉinio realigi 5G-an longdistancan altdifinan elsendon. Jiang Wenbo, laboranto de Ĉina Centra Televid-stacio de Ĉina Amaskomunikila Grupo, diris, ke per ĉi-tiuj aplikoj, ni povas plene konfirmi la avantaĝojn de 5G-interreto rilate al elsendado, ekzemple estas malpli da prokrasto, alta rapido kaj apartaj teknikoj, tial ĝi realigas elsendon de ultra-altdifina televido per bonega teknika subteno. Ĉi-foja elsendo realigis elsendon de 8K-videaĵo je maksimume 320 megabajtoj po-sekunde, kio estas pinta eksperimento en ĝenerala teknologia disvolviĝo. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |