Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la unua Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio
2019-06-28


La 27an de junio en Changsha, ĉefurbo de la ĉina provinco Hunan, malfermiĝis la unua Ĉin-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio, kiu daŭras tri tagojn. Ĉirkaŭ la temo "kunlaboro kaj kungajno, pragmata antaŭenigo de ĉin-afrikaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj", la ekspozicio aranĝas 14 aktivecojn pri komerco, agrikulturo kaj aliaj kampoj, starigas ok ekspon-zonojn, kaj altiras pli ol 10 000 ĉeestantojn el 54 afrikaj landoj, 28 ĉinaj provincoj, regionoj kaj municipoj kaj produktaj kaj konstruaj korpusoj.


Qian Keming, vicministro pri komerco, diris, ke de januaro ĝis aprilo ĉi-jare la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko kalkuliĝis al 66 miliardoj da usonaj dolaroj, je 4% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro; la kresko de rekta investo de Ĉinio al Afriko kalkuliĝis al 1,2 miliardoj da usonaj dolaroj, je 41% pli multe ol la sama periodo de la pasinta jaro. Ĉinio havas plenan fidon pri la estonteco de komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.


Dume, okazas seminario pri agrikulturaj kunlaboro kaj disvolvado de Ĉinio kaj Afriko, seminario pri duflanka komerca antaŭenigo de Ĉinio kaj Afriko, interkonsiliĝo pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj forumo pri neregistara ekonomia kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio