Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto atingis Japanion por pintkunveno de G20
2019-06-28


La 27an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Osakon, Japanio, por ĉeesti la 14an Pintkunvenon de G20, kiu okazos vendrede kaj sabate.


Dum la osaka pintkunveno, Xi partoprenos en diskutoj pri temoj rilataj al ekonomio kaj komerco de la mondo, cifereca ekonomio, inkluziviga kaj daŭripova ekonomia kresko, infrastruktura konstruado, klimato, energio kaj medio. Li esprimos la starpunkton de Ĉinio pri la monda ekonomia situacio kaj proponos solvojn por la nunaj problemoj. Li ankaŭ planas partopreni en serio da plurflankaj renkontiĝoj flanke de la pintkunveno, inkluzive de neoficiala kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, neoficiala kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Barato, kaj ankaŭ renkontiĝo kun afrikaj gvidantoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio