Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La respondo de ĉina prezidanto Xi Jinping estas grava por interŝanĝoj inter japanaj kaj ĉinaj junularoj!"
2019-06-27

"Mi ege ĝojas pro la respondo de ĉina prezidanto Xi. Dankon al li, ke li respondis min malgraŭ tio, ke li estas tre okupata!" Tion diris Daichi Nakashima, premiito de Panda Pokalo, esea konkurso por japana junularo, al raportisto en la 26a de junio. Okaze de tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Japanion por ĉeesti en la G20-pintkunveno, la japana junulo skribis leteron al Xi, en kiu li esprimis siajn saluton kaj bondeziron al Xi kaj la deziron kontribui por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Parolante pri la respondo de Xi, Daichi Nakashima ne povas regi sian ĝojon: "La respondo de prezidanto Xi estas sincera, ĝi estas grava por interŝanĝoj inter japanaj kaj ĉinaj junularoj. Estonte, mi daŭre kontribuos por plia interkompreno inter la junaj generacioj."


Daichi Nakashima, premiito de la Panda Pokalo, ricevis respondon de ĉina prezidanto Xi Jinping.


Studentoj de la japanaj universitatoj Tokyo Gakugei kaj Chiba diris, ke la vortoj de prezidanto Xi "junaj generacioj portas la estontecon de la amikeco inter ambaŭlandaj popoloj" estas kuraĝigaj. Japanio kaj Ĉinio estas najbaroj kaj havas interŝanĝojn jam de la antikveco. Japanaj junuloj tre interesiĝas pri Ĉinio, kaj esperas ke dulandaj universitatoj havos pli da kunlaboroj, kaj ambaŭlandaj junularoj faros pli da interŝanĝoj.


Prezidanto de la Japana Scienca Societo diris, ke prezidanto Xi atente aŭskultis opinion de ordinara japana junulo kaj sendis al li kuraĝigan respondon, tio ege surprizis ĉiujn. Li esperas, ke pli da japanaj junuloj lernos la ĉinan lingvon, konos Ĉinion, aktive partoprenos en la interŝanĝoj inter Japanio kaj Ĉinio kaj kontribuos por firmigi la bazon de ambaŭflanka amikeco. Li esperas ankaŭ, ke la reciproka interkompreno inter ambaŭlandaj popoloj plue pliiĝos.



La esea konkurso de Panda Pokalo estas organizita de ĉina japanlingva gazeto Popola Ĉinio, Japana Scienca Societo kaj ĉina ambasadorejo en Japanio. Ekde ĝia stariĝo en 2014, la nombro de japanaj partoprenantoj de la konkurso superis 2 500 personojn/fojojn. Ĉiujare la premiitoj vizitas Ĉinion por plue koni Ĉinion kaj profundigi interŝanĝojn kun ordinaraj ĉinoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio