Birda vido de Ĉinio |
2019-06-27 |
Pli-ol-30-jara Lü Fengxiao vojaĝis tra Ĉinio kaj faris pli ol 400 mil fotojn dum dek jaroj. Tiuj fotoj, faritaj de senpilotaj aerveturiloj, kovras pli ol 30 provincojn de Ĉinio. Lia fotaro kun la titolo "birda vido de Ĉinio" mirigas ĉiujn. Li elspezis multe por fari la fotojn. "Pli ol dek aerveturiloj difektiĝis, kaj ili flugis entute 7 450 kilometrojn." Dum plejparto de la tempo, li sola vojaĝis kun 35-kilogramaj sakoj, unu sur la brusto kaj alia sur la dorso. En la du sakoj estis diversaj fotiloj, piloj kaj aerveturiloj. La vidpunkto de senpilota aerveturilo estas ofte rigardata kiel "vidpunkto de Dio". Ĝi portas nin al pli alta loko por vidi neordinaran perspektivon. Nun ni sekvu lian lenson kaj rigardu Ĉinion el la aero. Ruĝa plaĝo de Panjin, Liaoning Zhalong-marĉejo en Heilongjiang Stepo en Tianshan, Xinjiang Smerald-lago en Qaidam-baseno, Qinghai Awancang-vilaĝo en Maqu, Gansu Neĝo en aŭtuna tago, Kanas, Xinjiang Montaro Granda Xing'an, Qiqihar, Heilongjiang Ter-arbaro, Yuanmou, Yunnan Tibeta rivero Tianhe-a viadukto en Guangzhou Sun-energia centralo en Shaanxi Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |