Ĉina kaj usona ĉefreprezentantoj pri komerca intertraktado telefone interparolis |
2019-06-25 |
Lunde, laŭ interkonsento, Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vic-ĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la ĉin-usona ampleksa ekonomia dialogo, telefone parolis kun Robert Lighthizer, ministro pri komerco kaj komerca reprezentanto de la usona flanko. Surbaze de instrukcioj de ambaŭlandaj ŝtatestroj, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj, kaj konsentas pri daŭrigo de la intertraktado. (ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |