Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aĉetfestivalo "618" refoje estigis novan rekordon kaj ĉinaj produktaĵoj estas aparte atentataj
2019-06-20


Laŭ la statistiko far amaskomunikiloj, post komenco de ĉi-jara "Aĉetfestivalo 618" (jarmeza aĉetfestivalo en la 18a de junio), en ĉiu vendretejo okazis konkura aĉetado: la vendsumo de elektraj hejm-aparatoj en Tmall superis cent milionojn da juanoj en nur unu minuto, kaj la vendsumo en 4 minutoj jam superis tiun en unu horo de la sama periodo en la pasinta jaro; JD vendis ĉirkaŭ du mil tunojn da freŝaj kaj fridigaj produktaĵoj en nur duonhoro, kaj ĝia totala negoca sumo en la unua horo duobliĝis kompare kun tiu en la sama periodo de 2018; la mendiloj de Suning en la unua horo kreskis je 215% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro; la vendsumo de la retejo Kaola en 101 minutoj superis tiun en la tuta tago de 2018... La aĉetfestivalo ankoraŭ ne finiĝis, kaj la konsumado en tiuj retejoj jam kreis novan rekordon. Tiu ĉi aĉetfestivalo, samkiel tiu en la 11a de novembro, estas ne nur fenestro por koni novajn tendencojn de konsumado en Ĉinio, sed ankaŭ spegulo montrante la viglecon de la ĉina ekonomio.



Dum la aĉetfestivalo, plimultiĝis la vendado de produktaĵoj kun ĉinaj markoj. Laŭ statistikoj, inter la markoj en "cent-milion-juana klubo" de Tmall, pli ol 60% estas ĉinaj; en Suning, la plej multe venditaj ludiloj kun inteligenteco aŭ kreiveco estas faritaj de Ĉinio... Tio montras, ke ĉinaj markoj estas akceptataj de pli kaj pli multaj konsumantoj. Chen Lifen, direktoro de la sekcio pri modernaj servoj de la akcela centro de cirkulaj industrioj sub la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, diris, ke dum la lastaj jaroj, ĉinaj produktaĵoj fariĝis pli bonkvalitaj kaj novigaj, kaj ĉinaj konsumantoj pli kaj pli multe konas kaj fidas ĉinajn markojn. Cetere, nun ĉinoj havas fortan sento-resonancon al sia propra kulturo. Estonte la nova tendenco estos, ke la konsumado de ĉinoj turniĝos de "okcidento" al "indiĝeno".


Samtempe, merkato pri servaj produktaĵoj estas ja nova konsuma kampo por la vend-retejoj. JD kunlaboris kun firmaoj pri san-servoj, kaj liveris al konsumantoj, dum la aĉetfestivalo, en siaj 5000 realaj butikoj de la tuta lando, servojn kiel sanekzameno, prizorgo de dentoj, zorgoj pri gravedulinoj kaj akuŝintinoj, masaĝo kaj aliaj; Suning lanĉis "servan rondon atingeblan en unu horo" por liveri tujajn servojn en loĝkvartaloj, inkluzive de ricevo kaj sendo de poŝtaĵoj kaj riparo aŭ purigo de elektraj hejmaj aparatoj. Zhao Ping, direktoro de esplorejo pri internacia komerco sub Akademio de Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, diris, ke la merkata prospero havas rektan rilaton al la pliiĝo de entreprena kreivo kaj integriĝo de en- kaj eksterretaj servoj. La komercaj retejoj senĉese novigas siajn servojn, kaj tio pluapaŝe stimulos la potencialan forton de la merkato pri servoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio