Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alarmo sonoras je 61 sekundoj antaŭ tertremo
2019-06-20

Tertrema alarmo sur televidila ekrano


Je la 22a horo kaj 55 minutoj de la 17a de junio ses-magnituda tertremo okazis en Changning-gubernio de Yibin-urbo de Sichuan-provinco, Ĉinio.


Je 61 sekundoj antaŭ la tertremo, iuj loĝkvartaloj de Altteknika Industri-disvolva Zono de Chengdu-urbo de Sichuan-provinco aŭdis sonoradon de tertrema alarmo, kaj multaj urbanoj tuj kaŭriĝis ĉe la angulo de necesejo de sia domo.


Samtempe, homoj el pluraj urboj de Sichuan-provinco ricevis tertreman alarmon sur la ekrano dum spektado de televidaj programoj.


La grandskala kaj efika alarmo pri tertremo estis kune elsendita de Sichuan-a Ĉefa Laboratorio pri Tertrema Alarmo, Instituto pri Viv-zorgo de Chengdu kaj loka registaro. 


Wang Tun


Post la tertremo en Wenchuan en 2008, Wang Tun revenis al Ĉinio kaj komencis esploradon pri tertrema alarmo. Nun li estas la direktoro de Sichuan-a Ĉefa Laboratorio pri Tertrema Alarmo kaj ĉefo de Instituto pri Viv-zorgo de Chengdu.


En la pasintaj dek jaroj, la tertrem-alarma reto de Ĉinio, kune starigita de Sichuan-a Ĉefa Laboratorio pri Tertrema Alarmo, Instituto pri Viv-zorgo de Chengdu kaj ĉi-rilataj departementoj, kovras 2,2 milionojn da kvadrataj kilometroj en 31 ĉinaj provincoj (municipoj kaj aŭtonomaj regionoj) kaj 90% da loĝantoj en tiuj lokoj. Ĝi estas la tertrem-alarma reto, kiu kovras la plej grandan areon en la mondo. Ĝi sukcesis alarmi sep-magnitudan tertremon en Lushan, 6,5-magnitudan tertremon en Ludian, sep-magnitudan tertremon en Jiuzhaigou kaj aliajn 49 detruajn tertremojn.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio