Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lernantoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie vizitis Esperanto-Muzeon de Zaozhuang
2019-06-19


Matene de la 15-a de junio, lernantoj de la Elementa Lernejo Baiyangshujie venis al Zaozhuang-a Universitato kaj vizitis Esperanto-Muzeon. 




Sun Mingxiao, estro de la muzeo, diskonigis al ili la originan intencon pri konstruado de la muzeo, ĝian konstruadon kaj kolektaĵojn en la muzeo. 


En la plurmedia halo, instruistoj kaj lernantoj de la lernejo spektis videaĵon pri la kvina datreveno de la muzeo kaj aŭskultis raporton faritan de doktoro Maciej St. Zieba, pola instruisto. Li asertas, ke Esperanto estas praktika lingvo kaj favora al amikaj interŝanĝoj inter diversaj etnoj. La lernantoj faris interŝanĝojn kun studentoj de Esperanto-fako de la universitato. 



La Esperanto-Muzeo estas finkonstruita kaj prove funkciigita en la 8a de majo 2013, kaj oficiale malfermiĝis en la 16a de novembro de la sama jaro. Ĝi estas nuntempe la plej granda Esperanto-Muzeo kun plej multaj funkcioj en la mondo. En la muzeo estas pli ol 40 000 kolektaĵoj, kiujn la muzeo kolektis dum pli ol kvin jaroj, kaj ili ĉiuj estas donacitaj de tutmondaj esperantistoj. Inter la kolektaĵoj estas pli ol 2 700 kulturaj restaĵoj ŝtatnivelaj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio