Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi faros ŝtatan viziton al KDPR
2019-06-18

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, faros ŝtatan viziton al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) en la 20a kaj la 21a de junio laŭ invito de Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de KDPR.


Hu Zhaoming, proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, faris la anoncon lunde en Pekino.


Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, diris lunde en gazetara konferenco pri la baldaŭa vizito, ke tio estos la refoja vizito al KDPR fare de la plej alta gvidanto de KPĈ kaj Ĉinio post 14 jaroj, kaj ankaŭ la unua vizito de ĝenerala sekretario Xi al la lando depost la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ en 2012.


La vizito, okaze de la 70a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj KDPR, estas tre grava por plua antaŭenigo de duflankaj rilatoj surbaze de la pasinta sukceso.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio