Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝis revido, Mac!
2019-06-18

En oktobro 2018, ses usonaj gimnazianoj venis al la elementa lernejo Dongfang en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu, Ĉinio, por kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono. Unu el ili, Mac, estas esperantisto, kaj fariĝis volontula instruisto de la Esperanto-asocio de la lernejo. La usonaj gimnazianoj baldaŭ finos lernadon en la lernejo kaj revenos al sia hejmlando.


La 12-an de junio, 2019, instruistoj kaj lernantoj de la lernejo okazigis ceremonion por adiaŭi Mac kaj aliajn usonanojn, kaj rememori la belajn spertojn. Ĉe la adiaŭa ceremonio, lernantoj de Mac prezentis artprezentaĵojn per Esperanto. Krome, ĉinaj kaj usonaj instruistoj kaj lernantoj faris kulturajn prezentadojn kaj faris "Zongzi-ojn (ĉina tradicia manĝaĵo de la Drakboata Festo)".





Esperanto kunligas la korojn, kiuj emas pacon kaj disvastigas amikecon! 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio