Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: "disiĝo" inter Ĉinio kaj Usono estas regreso en la historio
2019-06-17


Nun iuj usonanoj predikas la "disiĝon" inter Ĉinio kaj Usono. Pri tio Geng Shuang, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, respondis en la 12-a de junio: li admonas tiujn homojn forlasi tiun ideologian ŝablonon kaj ne intenci malprogresigi la historion.


Li diris, ke ekde kiam Ĉinio kaj Usono estigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 40 jaroj, ambaŭlandaj rilatoj estas reciproke utilaj kaj profitaj, kaj iliaj interesoj estas interkomplementaj kaj profunde integriĝaj. Nun la du landoj estas, unu por la alia, plej grandaj komercaj partneroj kaj gravaj cellokoj por investado. Kiel la du plej grandaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Usono ludas gravajn rolojn en la tutmondaj industri-ĉeno, proviz-ĉeno kaj valor-ĉeno.


Li diris, ke Ĉinio kaj Usono, kiel du gravaj landoj en la mondo, profitas de kunlaboro kaj malprofitas de reciprokaj atakoj. Kunlaboro estas la plej bona elekto por ambaŭ flankoj. Ni esperas, ke Usono povos pli vaste kunlabori kun Ĉinio surbaze de reciproka profito, regi konfliktojn surbaze de reciproka respekto kaj kune kun Ĉinio antaŭenigi la ĉin-usonajn rilatojn kun kunordigo, kunlaboro kaj stabileco kiel bazo kaj alporti pli da profitoj al la popoloj de la du landoj kaj de la mondo.


Redaktoro: Han Xin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio