Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis ekologie konstruita ŝoseo en Qinghai
2019-06-14


Lastatempe, en la provinco Qinghai, Ĉinio, ekfunkciis la ŝoseo Zhalonggou-Nianbozhen, unu el la plej gravaj projektoj pri reduktado de malriĉeco. Kvankam la longeco de la ŝoseo estas nur pli ol 50 kilometroj, ĝia konstruado daŭris 5 jarojn. 



Laŭ originala plano, la ŝoseo transiros nacian arbaran parkon kaj estos konstruita en arbarkovrita areo. Sed tio kaŭzos katastrofan damaĝon de la ekologio. Dum la konstruado de la ŝoseo, por protekti arbarojn, oni faris rearanĝojn, kiel "anstataŭigi vojon per ponto" kaj "transformi kulvertojn en pontojn". 



Kompare kun la originala plano, pli ol 67 mil arboj daŭre restas. Krome, la forlasitaj rokoj kaj reziduoj en la konstruado estis utiligitaj por fari 42 parkejojn, tiel la ŝoseo vere realigis la ideon pri ekologia konstruado de aŭtovojoj.



Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio