Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interretaj famuloj en ĉina kamparo
2019-06-14

En la lastaj jaroj, sociaj retejoj pri mallongaj videoj rapide populariĝis en Ĉinio. Kamparaj kaj urbetaj uzantoj okupas altan proporcion de la uzantoj de tiuj retejoj. Malsame ol urbaj uzantoj, kamparanoj kaj urbetanoj kreis nov-tipajn interretajn famulojn kun "rustika" modo, kiuj allogas pli kaj pli multajn ĉinajn retumantojn.


San Guo-er, videa teamo en kamparo de Chongqing


En januaro 2019, "Kampara Ultramano" farita de la teamo San Guo-er populariĝis en interreto, kaj estis diskonigita de la dezajnisto de Ultramano, Maruyama Hiroshi.


En la epoko de interreto, Vifi-konekto retiras al ilia hejmloko junulojn, kiuj eliris el kamparo por labori en urboj. Ĉar ili trovas, ke interreto povas alporti al ili grandan ŝancon. 


Wang Qiang faras videon pri kolektado de sovaĝaj legomoj. Per ĝia dissendado li diskonigas tiujn legomojn kaj vendas ilin per WeChat.


39-jara Jiang Jinchun estas kamparano de la provinco Jiangxi kaj ankaŭ interreta dissendisto kun pli ol 1.8 milionoj da fanoj. Hazarde, Jiang konatiĝis kun iu interreta elsendisto. Laŭ lia inspiro Jiang komencis rete dissendi sian vivon en la kamparo. De farado de sekigitaj bambuŝosoj ĝis kolektado de kameliaj semoj, de montaraj pejzaĝoj ĝis novaj domoj, ĉio estas enhavoj por lia dissendado. Tiom naturaj elsendoj allogis multajn fanojn al Jiang.


Jiang interparolas kun siaj ŝatantoj dum pakado de sekigitaj bambuŝosoj.


Jiang prezentas pejzaĝon de sia hejmloko per saĝtelefono.


Jiang Jinchun opinias, ke per viva elsendo li povas montri kamparan vivon al homoj. Krom kontentigi scivolemon de kelkaj homoj, tio ankaŭ povas veki nostalgion de multaj homoj, kaj estigi ilian aspiron pri la bela vivo en la kamparo.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio