Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Naŭ sciencaj programoj el 17 landoj por ĉina kosmostacio
2019-06-14

Gazetara konferenco en Vieno en la 12a de junio, fotita de Guo Chen, raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo


La 12an de junio en Vieno, la Oficejo de Ĉina Kunhoma Kosm-Agentejo kaj la Oficejo de UN pri Ekster-Kosmaj Aferoj kune anoncis, ke naŭ programoj el 17 landoj, elektitaj el la 42 petitaj, fariĝis la unuaj programoj de sciencaj eksperimentoj por la ĉina kosmostacio.


Tiuj programoj venas de 23 institucioj, inkluzive de registaraj organizoj kaj privataj entoj, de Svislando, Pollando, Germanio, Italio, Norvegio, Francio, Hispanio, Nederlando, Barato, Rusio, Belgio, Kenjo, Japanio, Saud-Arabio, Ĉinio, Meksiko kaj Peruo. La programoj temas pri kosma astronomio, mikrogravita fiziko, scienco pri bruligo, tera scienco, aplikado de novaj teknikoj, scienco pri kosma vivo, bioteknologio kaj aliaj kampoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio