Prezidanto Xi faros ŝtatajn vizitojn al Kirgizio kaj Taĝikio |
2019-06-11 |
La 9-an de junio, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Kirgizio kaj Taĝikio de la 12a ĝis la 16a de junio. Lu diris, ke de la 12a ĝis la 14a de junio, Xi faros ŝtatan viziton al Kirgizio kaj ĉeestos al la 19a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos en la ĉefurbo Biŝkeko de Kirgizio. Kaj de la 14a ĝis la 16a de junio, Xi ĉeestos al la kvina pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, kaj faros ŝtatan viziton al la lando. El ĈRI Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |