Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kaj rusa ŝtatestroj subskribis komunan deklaron pri ampleksa strategia partnereco de kunordigo
2019-06-06

Merkrede en Moskvo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin subskribis komunan deklaron pri plialtigo de duflankaj rilatoj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko, kaj pri plifortigo de la nuntempa tutmonda strategia stabileco.


Laŭ la komuna deklaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam eniris la novan epokon kaj alfrontos novajn oportunojn por pli granda disvolvado.


La novtipa partnereco celas doni pli da subteno unu al la alia, kiam ili sekvas siajn disvolvajn vojojn kaj konservas proprajn kernajn interesojn, kaj protekta suverenecon kaj teritorian integrecon.


Pro tio, ambaŭ flankoj striktigos kunordigon por integriĝo de strategioj kaj plivastigos reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio kaj investo.


La deklaro diras ankaŭ, ke ambaŭ flankoj donos plenan ludadon al la gvida rolo de la du ŝtatestroj en disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj prenos politikajn, sekurecajn, pragmatajn, interpopolajn interŝanĝojn kaj internacian akordigon kaj kunlaboron kiel prioritatojn de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.


(ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio