Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Ĉinio limigos Apple-poŝtelefonojn?
2019-06-05

La 28an de majo, usona amaskomunikilo Bloomberg News publikigis en sia ĉefpaĝo intervjuon al Ren Zhengfei, ĉefa plenuma oficisto de ĉina kompanio Huawei. En la intervjuo, raportisto de Bloomberg News faris demandon kiu estas vaste zorgata de usonaj amaskomunikiloj kaj popolanoj: ĉu Huawei, staranta en la centro de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, faros venĝon al la kompanio Apple, usona teknika giganto kun simila servo al Huawei?



Ren Zhengfei respondis: se tio okazus, mi estos la unua oponanto.



Li diris: "Unue, ne eblas, ke tio okazos. Due, se tio vere okazus, mi estos la unua oponanto. Apple estas la plej granda gvidanto en la mondo. Sen ĝi, ne ekzistus poŝtelefona retumado. Sen ĝi, kiu prezentas al ni la mondon, ni ne povas vidi ĝian belecon. Apple estas ankaŭ mia instruisto, ĝi progresas antaŭ ni. Kial mi, kiel lernanto, kontraŭas la instruiston? Mi certe ne faros tion."



Pri tio, ke la limigo farita de Usono kontraŭ Huawei kaŭzos fortan damaĝon al la konsumantoj kaj koncernaj sektoroj de la kompanio, Ren Zhengfei malkaŝe diris, ke la kreskado eble ne povos atingi la antaŭkalkulitan celon, sed Huawei daŭre kreskos. Laŭ lia opinio, kreski en tia malfacila medio, "ĝuste montras nian grandecon".


En la gazetara konferenco de la ĉina Ministerio pri Komerco okazinta la 30an de majo ankaŭ Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris respondante la demandon "Ĉu Ĉinio limigos Apple-poŝtelefonojn kiel rebato al Usono?", ke Ĉinio multfoje emfazis, ke la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de la fremdlandaj firmaoj en Ĉinio estas protektataj de la ĉina registaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio