Vitra rigardejo de Hubei rompis Guiness-rekordon |
2019-06-05 |
La "Ĉiela Spegulo" dum nokto La 31an de majo, la vitra rigardejo "Ĉiela Spegulo" en la urbo Huangshi de la provinco Hubei en centra Ĉinio estis registrita de Guiness-rekordoj kiel la plej granda vitra rigardejo en la mondo. La "Ĉiela Spegulo" situas en la vidindejo "Ĉiela Urbo", kiu estis malfermita en la 26a de januaro. La rigardejo estis konstruita el 500 tunoj da ŝtalo kaj 1500 kvadrataj metroj da vitro. La plej granda vitro grandas je 18 kvadrataj metroj. Homoj povas piediri sur 700 kvadrataj metroj da vitro. Turistoj iras sur la rigardejo "Ĉiela Spegulo". La rigardejo "Ĉiela Spegulo" estas konstruita sur montpinto. Sur la rigardejo "Ĉiela Spegulo" videblas centoj da insuletoj. La rigardejo "Ĉiela Spegulo" kovrita de neĝo Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |