Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IEEI forigis limigojn al Huawei-dungitoj en redaktado kaj para reviziado
2019-06-04


La evento pri limigo de la Instituto de Elektraj kaj Elektronikaj Inĝenieroj (IEEI) al dungitoj de la ĉina kompanio Huawei havas novan progreson.


La 16-an de majo, Usona Ministerio pri Komerco efektivigis eksport-regadon al Huawei kaj ĝiaj 68 filioj. Poste, IEEI deklaris, se la usona registaro donos pluan instrukcion pri aplikado de la reguloj pri eksport-regado en para revizio, IEEI faros konvenan reguligon.


IEEI petas, ke Usona Ministerio pri Komerco donu klarigon pri reguloj de eksport-regado por eldona agado de IEEI. La 3-an de junio, IEEI anoncis, ke ĝi jam ricevis rilatan klarigon. Laŭ la plej nova informo, dungitoj de Huawei kaj ĝiaj filioj povas partopreni en reviziado kaj redaktado kadre de la eldona procezo de IEEI. Ĉiuj IEEI-membroj povas daŭre partopreni ĉiujn IEEI-agadojn, sendepende de ilia dunganto. 


IEEI deklaris: "Nia antaŭa limigo celis protekti niajn volontulojn kaj membrojn, kaj eviti la koncernajn jurajn riskojn. Nun ni ricevis la rilatan klarigon, kaj la juraj riskoj estis forigitaj. Ni sincere dankas ĉiujn membrojn kaj volontulojn el diversaj lokoj de la mondo pro iliaj demandoj kaj opinioj al IEEI, kaj dankas ilin pro la pacienca atendado por ke ni bone traktu ĉi tiu komplikan aferon pri juro."


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio