Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
5G-a interreto de Huawei debutis en Britio
2019-06-03


La 30an de majo EE, unu el la ĉefaj telekomunikaj kompanioj de Britio, komencis liveri 5G-an servon en ses britaj urboj. Tio estas la unua 5G-a servo en Britio, kaj parto de ĝia infrastrukturo estas el la ĉina kompanio Huawei.


Surloka dissendo


Matene de la 30a de majo, tri teamoj el la Brita Brodkasta Kompanio iris al Covent-ĝardeno en Londono por sperti la unuan surlokan dissendon per 5G-a interreto.


61-jara raportisto Rory Cellan-Jones diris, ke la surloka televida dissendo estis prokrastita pro konekta problemo. Li klarigis en Twitter, ke dum testo, la konsumado de datenoj de la 5G-a interreto de Huawei estas tiom granda, ke ĝi superas la limigon de la sim-karto liverita de EE.


Poste la kompanio diris, ke sufiĉe da datenoj estis asignita al la sim-karto por ĝia bona funkciado dum dissendo.


Malsamaj rapidoj en malsamaj lokoj



La aliaj du teamoj havis malsamajn spertojn. Sarah Walton elektis lokon, kie bone elsendiĝas la 5G-a signalo. Malfeliĉe, la bildo estis rompita dum dissendo kaj griziĝis, tamen la voĉo daŭris.


Alia raportisto, Chris Fox, sendis filmetojn en Twitter surstrate. En la filmeto li fiere ridetis, dirante, ke la interreto estas tre rapida.


Antaŭvide, la 5G-a interreto estas kvinoble pli rapida ol la 4G-a. Tamen la testo, fare de la retejo The Verge, montras ke la rapido varias inter 190 kaj 980 megabitoj po sekundo en malsamaj lokoj.


Ses urboj ĝuas 5G-an servon



5G-a servo de EE ekfunkcias nur en ses urboj: Londono, Kardifo, Edinburgo, Belfasto, Birmingamo kaj Manĉestro. Baldaŭ ĝi estos disponebla ankaŭ en Bristolo, Liverpolo kaj aliaj ok urboj.


Krom EE, ankaŭ alia brita kompanio, Vodafone, funkciigos 5G-an servon ene de kvin semajnoj. Proparolanto de Vodafone diris, ke ankaŭ ĝi uzos aparatojn de Huawei por 5G-a interreto.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio