Konkurso de drakboato por Drakboata Festo |
2019-05-31 |
La Drakboata Festo, kiu okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro, estas unu el la kvar plej gravaj tradiciaj festoj de Ĉinio. Ĝia origino temas pri la antikva astrologia kulturo, humanisma filozofio kaj aliaj, kaj enhavas profundajn kulturajn konotaciojn de Ĉinio. Dum la disvolvado de la Drakboata Festo, diversaj folkloroj estas kunfanditaj. Konkurso de drakboato kaj zongzi-o estas du reprezentantaj moroj de la festo, kaj estas hereditaj de antikva tempo ĝis nun. Proksimiĝas la Drakboata Festo. La 28-an de majo en la urbo Ningguo de la provinco Anhui okazis konkurso de drakboato, kiu altiris dek mil spektantojn. Laŭraporte, la konkurson partoprenis 20 teamoj el diversaj rondoj. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |