Celebrado por Infana Tago |
2019-05-31 |
Por celebri Infanan Tagon, la unua de junio, diversaj aktivaĵoj estis okazigitaj tra Ĉinio. En Nantong-urbo de Jiangsu-provinco, geknaboj montras sian kuirarton. En Huzhou-urbo de Zhejiang-provinco, geknaboj faras manlaboron. En Huzhou-urbo de Zhejiang-provinco, geknaboj prezentas vestojn faritajn de ili mem. En Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco, elementlernejanoj prezentas dancon Juna Teatramanto. En Taizhou-urbo de Zhejiang-provinco, geknaboj konkuras krei "estontan hejmlandon" per ludbrikoj. En Zunhua-urbo de Hebei-provinco, knaboj en konkurso de ĉar-puŝado En Zunhua-urbo de Hebei-provinco, geknaboj kaj instruistoj ludas sub la ĉielarka ombrelo. En Zaozhuang-urbo de Shandong-provinco, floristo (la dua de maldekstre) instruas flor-aranĝon al lernantoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |