Ekfunkcios la unua altrapida fervojo en Interna Mongolio |
2019-05-30 |
La 29-an de majo, trajno veturis de fervoja stacidomo en Ulanqab, Interna Mongolio, por kontroli la sekcion Ulanqab-Huai'an de la altrapida fervojo Zhangjiakou-Hohhot. La altrapida fervojo Zhangjiakou-Hohhot kun la totala longeco de 286.8 kilometroj estas grava trairejo liganta la nordokcidentan, nordan kaj nordorientan regionojn de Ĉinio. Laŭ antaŭvido, la altrapidaj fervojoj Zhangjiakou-Hohhot kaj Pekino-Zhangjiakou konstruata samtempe ekfunkcios antaŭ la fino de 2019, tial la tempo de trajna vojaĝo inter Hohhot kaj Pekino estos mallongigita al malpli ol tri horoj. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |