La unua bicikla vojo malfermiĝos en Pekino |
2019-05-30 |
La 31an de majo, malfermiĝos la unua bicikla vojo en Pekino. Tiu vojo ligas la grandegan loĝkvartalon Huilongguan en norda Pekino kaj la komputilan industrian zonon Shangdi en Haidian-distrikto. Rapideco de la bicikla vojo limiĝas je 15 km/h, piediranto kaj elektra biciklo estas malpermesitaj eniri la vojon. La malfermiĝo de la bicikla vojo profitigos ĉirkaŭ 11 600 homojn. Oni nur bezonas 26 minutojn bicikli de loĝejo en Huilongguan al laborejo en Shangdi. La nova vojo kontentigos vetur-bezonon de loĝantoj kaj mildigos trafikan ŝtopiĝon. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |