Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina-eŭropa kargotrajno ŝarĝita per ĉinaj aŭtoj al Moskvo
2019-05-27


La 22-an de majo, ĉina-eŭropa kargotrajno ŝarĝita per ĉin-faritaj aŭtoj veturis de Ulanqab, Interna Mongolio. Tio estas la unua fojo por Ulanqab realigi transportadon de eksportitaj aŭtoj per ĉina-eŭropa kargotrajno. La kargotrajno estis ŝarĝita per 129 aŭtoj en 43 konteneroj. Post integriĝa proceduro ĉe dogano, la kargotrajno startis de Ulanqab, tra Erenhot de Ĉinio kaj Ulanbatoro de Mongolio, kaj finfine atingos la moskvan stacion Vorotensk, en la distanco de pli ol 7 300 kilometroj. 


La aŭtoj kun ĉinaj propraj markoj venis de Tianjin kaj la urbo Baoding de la provinco Hebei ktp. Ili estas transportitaj per ĉina-eŭropa kargotrajno al Eŭropo. La transportado daŭros ĉirkaŭ 15 tagojn. Antaŭe la mara vojaĝo bezonis 35-40 tagojn de Tianjin-haveno. Kompare kun tio, la avantaĝo de ĉina-eŭropa kargotrajno klare montriĝas. 


Pro ĉina-eŭropa kargotrajno, produktoj kiel grafito kaj PVA de Ulanqab povas facile atingi la internacian merkaton, kaj similaj eksport-orientitaj industrioj por azia kaj eŭropa merkatoj povas esti altiritaj al Ulanqab. Samtempe loĝistikaj entreprenoj povas esti konstruitaj en la urbo. Tio helpas Ulanqab partopreni en la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj fariĝi internacia loĝistika nod-urbo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio