Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Subforumo de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj: Aziaj landoj interŝanĝis spertojn pri administrado
2019-05-21

Posttagmeze de la 15a de majo okazis en Pekino, Interŝanĝoj de Spertoj pri Azia Administrado -- la subforumo de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Ĝi estas organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj gastigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG). Ĉeestis al la subforumo preskaŭ 300 invititoj de preskaŭ 50 landoj kaj regionoj, inkluzive de reprezentantoj de la politika, entreprena, amaskomunikila rondoj kaj internaciaj organizoj, fakuloj kaj erudiciuloj. 


Subforumo (fotita de Wang Yichen)


18 konataj specialistoj faris praktikajn kaj fruktodonajn dialogojn kaj diskutojn pri la temoj "Azia saĝo en politika civilizacio", "Azia projekto por profitigi popolojn" kaj "Futuro de Azio kun komuna estonteco". La ĉeestantoj alte taksis la civilizacian koncepton de ĉina prezidanto Xi Jinping "civilizacio multkoloriĝas pro interŝanĝoj, civilizacio riĉiĝas pro interlernado". Ili konsentis pri la grava signifo de okazigo de tiu ĉi subforumo kaj diris, ke ĝi donis al diversflankaj reprezentantoj bonan platformon por vizaĝ-al-vizaĝe interŝanĝi spertojn pri landa administrado, forigi miskomprenojn inter aziaj landoj kaj kunigi diverslandajn politikojn pri disvolvado.


Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Prepara Komitato de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, faras parolon en la inaŭguro de la subforumo. (fotita de Wang Yichen)


Korn Dabbaransi, prezidanto de la Asocio por Tajland-Ĉina Amikeco kaj eksa vicĉefministro de Tajlando, faras prelegon. (fotita de Wang Yichen)


Rashid Alimov, eksa ĝenerala sekretario de la sekretariejo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, diris, ke de la antikveco la dialogoj inter aziaj civilizacioj helpis kunfandiĝon de kulturoj, interŝanĝon de scioj, prosperon de civilizacioj, kaj la plej tipa ekzemplo estas la antikva Silka Vojo. Nun la internaciaj rilatoj estas en profunde ŝanĝema tempo, daŭrigi kaj disvolvi dialogojn kaj kunlaborojn inter malsamaj civilizacioj de Azio povas fari grandan kontribuon al la paciĝo kaj progreso de malsamaj kulturoj kaj civilizacioj en la kontinento, kaj tio havas grandan valoron en politiko kaj moralo.


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, faris resuman parolon. Li diris, ke okazigi interŝanĝojn de spertoj pri administrado de aziaj landoj estas kultura evento pri respekto kaj amplekseco, estas amika kunveno por akceli komprenon kaj fidon, estas ankaŭ mensa bankedo celante reciprokan profiton kaj kungajnon. Aziaj landoj devas preni feliĉigon de aziaj popoloj kiel sian komunan valorserĉon, kunigi disvolvan saĝon, dividi disvolvan manieron kaj tiel akiri komunan konon pri disvolvado, finfine kontribui azian projekton al la konstruado de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco.


Raportis: Wang Yichen, Pei Xiting, Zhang Wenquan

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio