Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiom da influo dogano havas sur Ĉinion?
2019-05-20


Kiom da influo la komerca konflikto havas sur Ĉinion? Iuj usonanoj enfokusigas la tiel nomatan "grandan komercan deficiton inter Ĉinio kaj Usono" kaj intencas bildigi Usonon kiel viktimo. Do, kiel kalkuliĝas la "granda komerca deficito inter Ĉinio kaj Usono"?


Laŭ statistiko de Usona Departemento de Komerco, en 2018, la sumo de komerco inter Ĉinio kaj Usono atingis 660 miliardojn da usonaj dolaroj. Kvankam la komerca sumo ŝajnas grandega, tamen ĝi nur kovris 5% de la tuta ĉina ekonomio, kaj estas multe malpli ol 1300 miliardoj da usonaj dolaroj, la sumo de kresko de ĉina ekonomio en la pasinta jaro.


Krom tio, la kialo provoki komercan konflikton fare de Usono estas senprudenta.


La usona registaro diris, ke Ĉinio vendis 540 miliardojn da usonaj dolaroj da varoj al Usono en 2018. Sed tio ne signifas, ke Ĉinio ricevis la tutan monon.


Komerca sumo ne estas bona rimedo por mezuri tutmondan ĉenon de produktado. Fakte, ĝi estas iom trompa.



La saĝtelefono iPhone X povas esti ekzemplo:


Tiu saĝtelefono kostas 1000 usonajn dolarojn, kaj ĝi estas ĉefe kunigita en ĉinaj fabrikoj. La telefonaj pecoj estas el Usono, Japanio, Germanio, Sud-Koreio, Svisio ktp..  


Tiuj pecoj estas kalkulitaj kiel ĉinaj importaĵoj (importado + 370 usonaj dolaroj). Post la pecoj eniras Ĉinion, subkontraktantoj de saĝtelefono iPhone kunigas ĝin, kaj sendos ĝin al doganejo, kie ĝi estos markita kiel eksportaĵo (eksportado + 380 usonaj dolaroj). Tiaj saĝtelefonoj estos vendataj en Apple-vendejoj en la mondo.


Tamen se ĝi estos vendata en Ĉinio, doganisto denove markas ĝin kiel importaĵo (importado+ 380 usonaj dolaroj), eĉ se gi neniam eliras el Ĉinio. En tiu valor-ĉeno, ĉina entrepreno fakte nur gajnas 10 usonajn dolarojn, kio estas multe malpli alta ol la gajno de Apple-kompanio -- 600 usonaj dolaroj, kaj multe malpli alta ol la publikigita komerca sumo.


Do la nombro de komerca sumo ne kongruas kun realo, kaj ĝi estas malpli granda ol tiu laŭ via imago.


Ni konu opiniojn de homoj el la tuta mondo:


Plejparto de homoj, inkluzive de kamparanoj, konsumantoj kaj ekonomikistoj, pensas, ke altigo de tarifoj estas terura ideo.


Direktoro pri Azia Politiko de Konsilio de Industrio pri Informa Teknologio Naomi Wilson diris: Altigi tarifojn daŭre damaĝos konsumantojn kaj entreprenojn de Usono.”


David Stephens, prezidanto de Usona Sojfab-Asocio, diris: “Ni bezonas pozitivan solvon de tiu daŭra tarifa disputo, ne igu ĝin plue streĉiĝi.”


En la Tvitera konto de China Daily, sekvantoj tiel komentis: 


“Doloraj estas konsumantoj.”


“Kiu pagi? Finfine konsumantoj.”


“Dankon por malkovri la veron de ĉin-usona komerco.”


“Interesa klarigo", "bonega analizo".


Ĉe justeco, multaj helpas; ĉe maljusteco, homoj forlasas. Kio kaŭzas la rezulton de la komerca konflikto? Koroj de homoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio