Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Supera reprezentanto por Alianco de Civilizacioj de UN: Enkonduku koncepton pri kulturo de paco en lernejojn
2019-05-17


Lastatempe en ĉefstabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Miguel Moratinos, supera reprezentanto el Alianco de Civilizacioj de la Unuiĝintaj Nacioj, ricevis intervjuon de raportisto el Xinhua-novaĵagentejo, dirante, ke la ĉina civilizacio helpas aziajn landojn serĉi komunajn konojn en la procezo de sociala kaj ekonomia disvolvado.


Miguel Moratinos, kiu servis kiel hispana ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la ĉina civilizacio kiel unu el la plej gravaj civilizacioj faris grandan kontribuon al leviĝo, disvolvado kaj progreso de la homara civilizacio, kaj havis gravan influon sur la azia civilizacio.


Li rimarkigis, ke la pensoj kiel "senĉesa penado por sin perfektigi", "memdisciplino kaj socia devontigo" kaj "harmonio en malsameco" en la ĉina civilizacio estas signifoplenaj por la nuna mondo. Oni devas atenti tiujn pensojn kaj bone apliki ilin en praktiko de duflanka kaj plurflanka rilatoj.


Li diris, ke forpeli malamikajn diraĵojn, diskriminacion, rasismon, ksenofobion postulas tempon. "Ni devas preni agadon kaj solvi tiujn demandojn kiel eble plej rapide per eduka reformo kaj ŝtata leĝfaro."


Li alvokis, ke diversaj landoj enkonduku la koncepton pri kulturo de paco en elementan kaj mezan lernejojn kaj eĉ universitatojn. La Alianco de Civilizacioj diskutas kun la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri tio, ke diversaj landoj enkonduku enhavojn pri respekto al ĉiuj kulturoj kaj civilizacioj en lecionoj. Per popularigo kaj vasta edukado, homoj el diversaj civilizacioj probable povos agrable kaj pace kunekzisti.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio