Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono postulas ambaŭflankajn klopodojn
2019-05-16

de CHEN BAOMING, esploristo de Ĉina Akademio de Scienco kaj Teknologio



Dum la 11a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, Usono altigis aldonajn tarifojn de 10% ĝis 25% sur ĉinaj varoj eksportitaj al Usono kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio profunde bedaŭris kaj alprenos necesajn kontraŭrimedojn. Tio ne signifas, ke la intertraktado estis rompita, ja la du flankoj daŭrigos konsiliĝon, tamen ĝi plene montras, ke la komercaj konflikto kaj intertraktado estas longaj, malfacilaj kaj komplikaj.


Ĝenerale, la postulo de ĉin-usona kunlaboro konstante ekzistas. Kunlaboro estas la ununura ĝusta elekto, kaj kunlaboro havas pli da avantaĝoj, kiuj estas pli multaj ol malavantaĝoj. En 2018, kvankam trafita de eskalado de komerca konflikto, la komerca sumo inter la du flankoj superis 630 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la duflanka invest-stoko superis 240 miliardojn da usonaj dolaroj. La komerca konflikto damaĝas ne nur la ĉinan ekonomion, kaj Usono eble estos la plej granda malgajnanto. Krome, tio havos severan influon sur revigligo de la monda ekonomio.


Fakte, ambaŭ flankoj konscias, ke kunlaboro estas la plej avantaĝa strategio por ambaŭ. Kompreneble kiel multaj okazoj en la historio, kunlabora deziro ne nepre kaŭzas kunlaboron. Kunlaboro ne devas esti surbaze de senĉesa cedo de unu flanko, kaj tia kunlaboro eĉ en mallonga periodo estos fragila kaj eble estigos pli severan rezulton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio