Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino okazis Forumo pri Amaskomunikila Kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL
2019-05-16


La 14-an de majo, antaŭ inaŭguro de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, en Pekino okazis Forumo pri Amaskomunikila Kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL (Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj). Reprezentantoj de ĉefaj amaskomunikiloj kaj estroj de rilataj departementoj de Ĉinio kaj 11 ASOAL-landoj, diplomatiaj senditoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj kune diskutis pri novigo kaj disvolvado de amaskomunikiloj sub la gvido de novaj teknologioj,  antaŭenigo de dialogoj kaj interŝanĝoj inter diversaj civilizacioj, kaj pri komuna kreado de la nova estonteco pri kunlaboro kaj disvolvo. 


La forumo estas gvidata de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, organizita de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), ĉina diplomatia misio al ASOAL, kaj ASOAL-Ĉina Centro, gastigita de El Popola Ĉinio ASOAL, kaj subtenita de la Ĉina Centro por Nuntempaj Mondaj Studoj.


La forumon ĉeestis Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, Huang Xilian, ĉina ambasadoro al ASOAL, Chen Dehai, ĝenerala sekretario de ASOAL-Ĉina Centro, AKP Mochtan, vic-ĝenerala sekretario de ASOAL-sekretariejo, Kem Gunawadh, ŝtata sekretario de Kamboĝa Ministerio pri Informado, Djauhari Oratmangun, indonezia ambasadoro al Ĉinio, U Thit Linn Ohn, birma ambasadoro al Ĉinio, Jose Santiago Sta. Romana, filipina ambasadoro al Ĉinio, Tian Yuhong, sekretario de la sekretariejo de Ĉina Asocio de Ĵurnalistoj, Thepchai Yong, prezidanto de ASOAL-Federacio de Ĵurnalistoj, kaj reprezentantoj de Japana-ASOAL-a Cento kaj Korea-ASOAL-a Centro.  


Post la forumo, delegitaro de estroj de ĉefaj amaskomunikiloj de ASOAL partoprenis la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj kaj vojaĝos al Ningxia, Sichuan kaj aliaj lokoj por interŝanĝoj, intervjuoj kaj inspektoj. 


Verkis: Xu Hao

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio