Okazas arta ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio" en Pekino |
2019-05-15 |
De la 10-a ĝis la 26-a de majo en Nacia Arta Muzeo de Ĉinio okazas la arta ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio", kiun partoprenas 130 verkoj de 120 artistoj el 41 landoj, kiel Pakistano, Sud-Koreio, Malajzio, Japanio, Singapuro, Barato kaj Ĉinio. La 10-an de majo, inaŭguriĝis la ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio" en Nacia Arta Muzeo de Ĉinio. Ĉi-foja ekspozicio celas prezenti unikajn kulturojn de la aziaj landoj kaj la simbiozan kaj kunfandiĝan kulturan originon de tiuj landoj per riĉaj vidformoj kaj artaj lingvaĵoj, kiel tuĉ-pentraĵo, ole-pentraĵo, gravuraĵo kaj skulptaĵo. Wu Weishan, direktoro de Nacia Arta Muzeo de Ĉinio, diris ke la ekspozicio donas al ni ŝancon senti la belajn korojn de la homoj de ĉiuj aziaj landoj kaj ilian volon sopiri al paco kaj disvolvado reflektitajn en tiuj belaj verkoj. Ni renkontiĝu kaj lernu unu de la aliaj per tiuj mirindaj verkoj, kaj kune iru al pli bona estonteco. Verko de Wu Weishan Verko de Israela artisto Verko de Azerbajĝana artisto Vizitantoj aprezas pentraĵojn. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |