Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Troigitaj la debetaj riskoj de la programoj pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo"
2019-05-13

Raporto publikigita de la usona kompanio Rhodium Group


Lastatempe, Ĉin-Afrika Esplora Instituto sub la usona universitato Johns Hopkins kaj la usona kompanio pri konsulto Rhodium Group sinsekve publikigis raportojn, kiuj montras, ke debetaj riskoj de la  programoj pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" ofte estas troigitaj.


La raporto de la instituto prezentas, ke ĝis la fino de 2017, ĉirkaŭ 17 malaltenspezaj afrikaj landoj falis en aŭ alvizaĝis "debetajn riskojn" aŭ spertis malfacilojn pri pago de publika ŝuldo. La instituto, stariginte dosierojn pri ŝuldoj de tiuj landoj, trovis, ke kreditoro de plejparto de tiuj landoj ne estas Ĉinio, ekzemple, svisa banko Credit Suisse pruntedonis multe da mono al Mozambiko, svisa kompanio pri komerco de grandkvantaj varoj kaj minado Glencore liveris grandan monsumon al Ĉadio ktp. Deborah Brautigam, direktoro de la supre menciita instituto, publikigis artikolon en la usona ĵurnalo The New York Times, en kiu ŝi konstatis, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" ne estas "diplomatio de debeta kaptilo", sed tutmonda iniciato kun ĉinaj trajtoj. Ŝi starigis ekzemplon per srilanka haveno Hambantota, ke ĝis 2016, kiam ĝi estis vendita, la lando ŝuldis 46.5 miliardojn da usonaj dolaroj, el kio nur dekono, alivorte 4.6 miliardoj da usonaj dolaroj, al Ĉinio. Do la debeta problemo de Srilanko ne estas kaŭzita de Ĉinio.


Laŭ raporto de la usona kompanio Rhodi um Group, la rezulto akirita post la denova intertraktado pri ŝuldoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj, kiuj partoprenis en la iniciato "La Zono kaj Vojo", plie ekvilibrigas ambaŭ flankojn de la ŝuldo.


La raporto esploris 40 kazojn, kiuj temas pri la re-intertraktado de ŝuldoj inter Ĉinio kaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Ĝi prezentas, ke kvankam Ĉinio estas giganta en ekonomio, tamen en multaj kazoj, la rezultoj de re-intertraktado estas pli favoraj al la ŝuldantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio