Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉin-tibeta lingvaro devenas de norda Ĉinio antaŭ 7 200 jaroj
2019-05-10

La ĉina lingvo


La raporto, fare de internacia grupo, aperigita en la usona revuo Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America,  en la 6a de majo, klarigas ke la dua plej granda pralingvo -- la ĉin-tibeta lingvar-- devenas de norda Ĉinio antaŭ ĉirkaŭ 7 200 jaroj.


La lingvoj ĉina, tibeta kaj aliaj pli ol 400 orientaziaj lingvoj estas rigardataj kiel idoj de komuna pralingvo, nome ĉin-tibeta lingvaro. Lingvistoj esploris la lingvon de la komenco de la 19a jarcento, tamen ili daŭre disputas pri ĝiaj dividtempo kaj devenloko.


Esploristoj el Instituto pri Orientaziaj Lingvoj sub la franca Lernejo de Altaj Studoj pri Socialaj Sciencoj, la germana Instituto por Evoluo de Antropologio kaj aliaj organizoj genealogie analizis la antikvajn lingvojn ĉinan, birman, tibetan kaj aliajn entute 50 el la ĉin-tibeta lingvaro, kaj konkludis, ke la ĉin-tibeta lingvardevenas de mili-kultivistoj, kiuj vivis ĉe la baseno de la Flava Rivero en la malfrua periodo de cishan-a kulturo kaj frua periodo de yangshao-a kulturo. 


Esploristo diris, ke tre probable en tiu epoko la orienta grupo disvolvis la ĉinan lingvon kaj la okcidenta grupo evoluigis alian lingvon el la ĉin-tibeta.


Ankaŭ la rezulto de ĉinaj sciencistoj, publikigita en la brita gazeto Naturo, montras, ke la ĉin-tibeta lingvardevenas de la baseno de la Flava Rivero en norda Ĉinio. La esploro opinias, ke la apartiĝo de la modernaj lingvoj el la ĉin-tibeta lingvarokazis antaŭ 5 900 jaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio