Arda KS en Da Nang, Vjetnamio |
2019-05-08 |
De la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo 2019, en la vjetnama urbo Da Nang, okazis la 37-a KS--Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj. KS estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar landoj: Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio. Ĉifoje KS estis organizita de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), kun la ĉeftemo “Man-en-mane protektu marmedion”. Entute 32 homoj partoprenis en KS, ili venis de Vjetnamio, Ĉinio, Filipinoj, Tajlando, Sud-Koreio, Japanio, Singapuro, Rusio, Irano, Hispanio, Demokratia Respubliko Kongo kaj Germanio. Organizantoj de la 37-a KS La KS-urbo Da Nang estas marborda urbo, kiu troviĝas en la centra parto de Vjetnamio. En la 30a de aprilo, KS-anoj ekskursis en la granda ludejo Vinpearl Nam Hoi An. En la granda ludejo Vinpearl Nam Hoi An Ekskurso en la antikva urbeto Hoi An Dum KS okazis kaj seriozaj kaj amuzaj eventoj. Ĉeestantoj diskutis pri junulara movado en aziaj landoj, prelegis pri marmedio, okazigis AMO-seminarion (Aktivula Maturigo) kun la temo "Kiel okazigi E-aranĝon amikan al la medio". Junuloj aranĝis ankaŭ konkurson “S-ro Esperantisto”kaj “Perfekta Paro”, lernis tajan dancon kaj ludis Esperantan vortludon. AMO-seminario Prelego pri la ĉeftemo Internacia Vespero ĉe la maro Kandidatoj de konkurso “Perfekta Paro” Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |